La kurso de Anna celas tiujn lernantojn, kiuj jam kapablas legi kaj kompreni je la nivelo B2-C1. Ni legos kaj diskutos mallongajn tekstojn: ĉefe altkvalitajn artikolojn el Esperanto-revuoj, kaj literaturajn verkojn aŭ eltiraĵojn de konataj verkistoj. Laŭbezone estos ankaŭ lingvaj kaj gramatikaj ekzercoj.
Kiam? Marde je la 18h30 laŭ la brita horo.
Kie? Ni uzas Zoom.
Kosto? £5 (GBP) / €6 (EUR) / $7 (USD) .