Ĉu vi volas lerni Esperanton kiel ĝi vere estas? Ĉu vi volas trapasi la KER-ekzamenon en la nivelo B2, flua parolanto?
Se vi jam konas Esperanton relative bone (ekzemple se vi povas legi Esperanto-revuon sen multaj problemoj), partoprenu la virtualan kurson B2 de Renato Corsetti. Ĝi konsistas el multa legado, plenskribado de ekzercoj, aŭskultado de tekstoj kaj voĉaj interbabiladoj.
Kiam?
- Marde je la 18h30 laŭ la brita horo. Tiu kurso estas por eŭropanoj kaj amerikanoj.
- Sabate je la 12h30 laŭ la brita horo. Tiu kurso estas por azianoj de Irano ĝis Japanujo.
Kie? Ni uzas Zoom.
Kosto (nedeviga)? £5 (GBP) / €6 (EUR) / $7 (USD) .